PASTORALO

Kiam en fundo de l'kanal' ŝlimplena
sonorilbato senresone sinkas,
cikoni' en ĉielo malserena
okulferme flugilojn vigle svingas.
Aŭskultas ĝi kiel ŝteliras glita
malvarm' el filikej' al meĉ' lilia,
kiel la lum' pejzaĝon renversitan
trafluas lante, al la nokt' simila.

Akvomakul' en mez' de kontinento.
Jen fago, kaŝtanuj' konspiri povas,
tiel ke l' Akteonan lancopinton,
celitan aprodorsen, vi ne trovas.
Eskorton de diino ne rekonas
la pado sub arĝentopolva lako,
tra l'horofluo eĉ libel' ne sonas,
krepuske ne naskiĝas zodiako.

Remil' ripozas, paŭzas nun la koro,
dum la vadejon nuboj supersidas
kaj traŝiriĝas, samkiel la esto,
kiu sin al neest' kaj skrib' dividas.

by TOMAS VENCLOVA

Comments (1)

''Interesting poem! many more anniversaries to you both'' (just don't read my version) LOL